
Ĉi tie vi vidas la linuksajn subdiskojn kiuj estis trovitaj en via komputilo. Se vi ne akordas kun la sugestoj de DrakX vi povas ŝanĝi la surmetingojn.
Rimarko
Se vi ŝanĝas ion, certiĝu pri tio ke vi daŭre havas /
(radikan) subdiskon.
Ĉiu subdisko estas montrita tiel: "Aparato" ("Kapablo", "Surmetingo", "Speco").
"Aparato", konsistas el: "fiksita disko", ["fiksita diska litero"], "subdiska nombro" (ekzemple, "sda5").
Se vi havas multajn subdiskojn, vi povas elekti multajn malsamajn surmetingojn per la faldebla menuo, kiel
/,/homekaj/var. Vi povas ankaŭ fari viajn proprajn surmetingojn kiel/videopor subdisko kie vi volas konservi viajn filmojn, aŭ/cauldron-homepor la/homesubdisko de kaldrona instalo.En kazoj de subdiskoj al kiuj vi ne volas aliri vi povas lasi la surmetingan kampon malplena.
Averto
Klaku sur se vi ne scias kion elekti, kaj tiam aktivigu Agordi subdiskon. En la aperonta ekrano, vi povas klaki sur konkreta subdisko por vidi ĝian specon kaj grandon.
Se vi certas pri tio ke la surmetingoj estas ĝustaj, klaku sur , kaj elektu ĉu vi nur volas strukturi la subdisko(j)n kiu(j)n sugestas DrakX aŭ pli da ili.


