En tiu ĉi ekrano vi povas vidi la enhavon de via(j) stor-aparato(j) kaj la loko-proponon de DrakX por la instalo de Magejo.
La disponeblaj elektoj en la suba listo varios depende de la trajtoj kaj enhavo de via konkreta(j) stor-aparato(j).
Se tiu elekto estas disponebla oni trovis linuks-akordigeblajn subdiskojn kiuj povas esti utiligataj por la instalo.
Se vi havas neuzitan spacon en via fiksita disko ĉi tiu elekto uzos ĝin por nova Mageja instalo.
Uzu la liberan spacon de vindoza subdisko
Se vi havas neuzitan spacon en ekzistanta vindoza subdisko, la instalilo povas proponi utiligi ĝin.
Ĉi tio povas esti utila maniero atingi spacon por via nova Mageja instalo, sed temas pri riska operacio do vi devus fari sekurec-kopion de ĉiuj gravaj dosieroj antaŭe!
Rimarku ke ĉi tio implikas la ŝrumpigon de la vindoza subdisko. La subdisko devas esti "pura", tio estas Vindozo devis fermiĝi senprobleme la lastan fojon kiam ĝi estis uzita. Ĝi ankaŭ devas esti malfragmentiĝita kvankam tio ne estas garantio pri tio ke ĉiuj dosieroj en la subdisko estis movitaj el la areo uzota. Estas ege rekomendinde realigi sekurec-kopion de viaj personaj dosieroj.