From 39451af644929d2210b19673ef57e917e2f8b00a Mon Sep 17 00:00:00 2001 From: Claire Revillet Date: Mon, 9 Jul 2012 14:49:12 +0000 Subject: - add EL, EO, FR, NL, PT_BR and UK pages (still no link from index) --- installer/2/eo/content/installer.html | 77 +++++++++++++++++++++++++++++++++++ 1 file changed, 77 insertions(+) create mode 100644 installer/2/eo/content/installer.html (limited to 'installer/2/eo/content/installer.html') diff --git a/installer/2/eo/content/installer.html b/installer/2/eo/content/installer.html new file mode 100644 index 00000000..f3f9b843 --- /dev/null +++ b/installer/2/eo/content/installer.html @@ -0,0 +1,77 @@ + + + + + 1. DrakX, la instalilo de Magejo

1. DrakX, la instalilo de Magejo

Se vi estas nova aŭ nesperta uzulo de GNU/Linukso, la instalilo de Magejo + estas desegnita por igi vian instaladon aŭ ĝisdatigon tiel facila kiel + eble.

La komenca menua ekrano havas plurajn elektojn, tamen defaŭlte + lanĉiĝos la mageja instalilo, kiu kutime havos ĉion kion oni bezonas.

Figuro 1. Bonveniga instal-ekrano


Se okazus problemoj dum la instalado, tiam povus esti necese uzi + specialajn instalajn elektojn, vidu Sekcio 1.2, “Instal-elektoj”.

1.1. La instal-paŝoj

La instal-procezo dividiĝas en serio da paŝoj, kiuj povas + esti sekvataj per la flanka panelo de la ekrano.

Ĉiu paŝo havas unu aŭ pliajn ekranojn kiuj povas ankaŭ havi + Progresintan butonon kun aldonaj sed malofte bezonataj + elektoj.

La plimulto el ekranoj havas butonon pri Helpo havigantan + pliajn karigojn pri tiu paŝo.

[Rimarko]

Se iam dum la instalado vi decidas haltigi ĝin, + eblas reŝarĝi la komputilon, sed bv. pripensi tion dufoje antaŭe. + Post la formatigo de partigo aŭ post la ekinstalo de ĝisdatigo + via komputilo ne plu restos egale, reŝarĝi ĝin povus + igi vian sistemon neuzebla. Se malgraŭ tio vi estas certa + pri tio ke vi volas reŝarĝi, malfermu teksto-terminalon premante + la tri klavojn Alt Ctrl F2 samtempe. + Post tio, premu Alt Ctrl Delete + samtempe por reŝarĝi.

1.2. Instal-elektoj

Se la instalo malsukcesas tiam povas esti necese provi denove kaj uzi + unu el la aldonaj elektoj aperontaj per la premo de la klavo F1 (Helpo), vidu + Figuro 1, “Bonveniga instal-ekrano”

Ĉi tio malfermos la jenan teksto-bazitan helpon.

Figuro 2. Instala helpo-ekrano


1.2.1. Instal-problemoj kaj eblaj solvoj

1.2.1.1. Sen grafika interfaco
  • Post la komenca ekrano vi eble ne alvenos al la ekrano pri + lingvo-selekto. Ĉi tio povas okazi kun kelkaj grafik-kartoj kaj + malnovaj maŝinoj. Provu utiligi malaltan rezolucion per la tajpo de + "vgalo" en la komand-linio.

  • Se la aparataro estas tre malnova, grafika instalo povas + esti neebla. Ĉikaze povas esti rekomendinde provi teksto-bazitan instalon. + Por tio premu la klavon ESC en la unua bonveniga ekrano kaj konfirmu + per ENTER. Tiam aperos nigra ekrano kun la vorto "boot:". + Tajpu "text" kaj premu ENTER. Nun daŭrigu la instaladon tekste. +

1.2.1.2. Instal-paneoj

Se la sistemo ŝajnas panei dum la instalo, tio povas esti pro + aparatar-detekta problemo. Ĉikaze la aŭtomata detektado + de aparatoj povas esti prokrastita. Por provi tion + tajpu noauto en la komando-linio. Ĉi tiu elekto povas ankaŭ esti miksita + kun la antaŭa se estas necese.

1.2.1.3. Kernaj elektoj

Ili estos malofte necesaj, sed en kelkaj kazoj la aparataro povas + kalkuli la disponeblan ĉefmemoron malĝuste. Por konkretigi ĝin permane + vi povas utiligi la parametron mem=xxxM, kie xxx estas la ĝusta kvanto da + ĉefmemoro. Ekzemple "mem=256M" specifus 256MB-ojn el ĉefmemoro.

-- cgit v1.2.1