Konfiguri X-on, grafik-karton kaj monitoron

Ne gravas kiun grafikan medion (ankaŭ konata kiel labortabla medio) vi elektis por ĉi tiu instalo de Magejo, ili ĉiuj baziĝas sur grafika uzula interfaco nomita X Window System, aŭ simple X-o. Do cele al bona funkciado de KDE-o, Gnomeo, LXDE-o aŭ iu alia grafika medio, la jena konfiguro de X-o devas esti ĝusta. Elektu la ĝustan konfiguron se vi rimarkas ke DrakX-o ne elektis konfiguron aŭ vi pensas ke tiu elekto estas malĝusta.