Se vi preferas malsaman lanĉilan konfiguron al tiu elektita aŭtomate fare de la instalilo, vi povas ŝanĝi ĝin ĉi tie.
Eble vi havas jam alian operacian sistemon en via maŝino, tiukaze vi devas decidi ĉu vi volas aldoni Magejon al via ekzistanta lanĉilo aŭ ebligi al Magejo krei novan.
Defaŭlte Magejo skribas novan GRUB-lanĉilon en la MBR de via unua fiksita disko. Se vi jam havas aliajn operaciajn sistemojn, Magejo provos aldoni ilin al via nova Mageja lanĉilo.
Mageia now also offers GRUB2 as an optional bootloader in addition to GRUB legacy and Lilo.
Se vi decidas uzi ekzistantan lanĉilon tiam vi devos klaki sur la lanĉila butono , kiu ebligos vin ŝanĝi la instal-lokon de la lanĉilo.
Ne selektu aparaton kiel "sda" aŭ vi anstataŭigos la ekzistantan MBR. Vi devas selekti la saman radikan subdiskon kiun vi elektis dum la subdiskigo, ekzemple sda7.
Klarigcele, sda estas aparato, sda7 subdisko.
Iru al tty2
per la premo de Ctrl+Alt+F2 kaj tajpu |
La ĝusta procezo por aldoni vian Magejan sistemon al ekzistanta lanĉilo estas preter la celo de tiu ĉi helpilo, tamen en la plimulto el la kazoj estos necese lanĉi lanĉilan instal-programon kiu devus detekti kaj konfiguri ĝin aŭtomate. Vidu la dokumentaron por la konkreta operacia sistemo.