En tiu ĉi ekrano vi povas vidi la enhavon de via(j) stor-aparato(j) kaj la proponon de DrakX-o pri la loko kie instali Magejon.
La disponeblaj elektoj en la suba listo varios depende de la trajtoj kaj enhavo de via konkreta(j) stor-aparato(j).
Utiligi Ekzistantajn Partigojn
Se tiu elekto estas disponebla oni trovis linuks-akordigeblajn partigojn kiuj povas esti utiligataj por la instalo.
Se vi havas neuzitan spacon en via fiksita disko ĉi tiu elekto uzos ĝin por nova Mageja instalo.
Uzi Liberan Spacon en Vindoza Partigo
Se vi havas neuzitan spacon en ekzistanta vindoza partigo, la instalilo povas proponi utiligi ĝin.
Ĉi tio povas esti utila maniero atingi spacon por via nova Mageja instalo, sed temas pri riska operacio do vi devus fari sekurec-kopion de ĉiuj gravaj dosieroj antaŭe!
Rimarku ke ĉi tio implikas la ŝrumpigon de la vindoza partigo. La partigo devas esti "pura", tio estas Vindozo devis fermiĝi senprobleme la lastan fojon kiam ĝi estis uzita. Ĝi ankaŭ devas esti malfragmentiĝita kvankam tio ne estas garantio pri tio ke ĉiuj dosieroj en la partigo estis movitaj el la areo uzota. Estas ege rekomendinde realigi sekurec-kopion de viaj personaj dosieroj.