Agordi diskan partigon per DiskDrake

[Warning]

Se vi volas utiligi ĉifradon en via partigo/ vi devas havi apartan pargiton /boot. La ĉifrada elekto por la partigo /boot ne devas esti starigita, alie via sistemo ne startos.

Agordu via(j)n disko(j)n ĉi tie. Vi povas forigi aŭ krei partigojn, ŝanĝi la dosiersistemon de partigo aŭ ŝanĝi ĝian grandon kaj eĉ vidi kio estas en ĝi antaŭ ol komenci.

Estas langeto por ĉiu trovita fiksita disko aŭ alispeca stor-aparato kiel USB-ŝlosilo. Ekzemple sda, sdb kaj sdc se estas tri.

Premu Purigi ĉion por forigi ĉiujn partigojn en la elektita stor-aparato

Por aliaj agoj: klaku sur la dezirata partigo unue. Tiam vi povos vidi ĝin, elekti dosiersistemon kaj munto-punkton, ŝanĝi ĝian grandon aŭ forigi ĝin.

Daŭrigu ĝis kiam vi agordos ĉion laŭ via deziro.

Klaku sur Farite kiam vi estos preta.