Elekti la munto-punktojn

Ĉi tie vi vidas la linuksajn partigojn kiuj estis trovitaj en via komputilo. Se vi ne akordas kun la sugestoj de DrakX-o vi povas ŝanĝi la munto-punktojn.

[Note]

Se vi ŝanĝas ion, certiĝu pri tio ke vi daŭre havas / (radikan) partigon.

[Warning]

Klaku sur Antaŭa se vi ne scias kion elekti, kaj tiam aktivigu Agordi diskan partigon. En la aperonta ekrano, vi povas klaki sur konkreta partigo por vidi ĝian specon kaj grandon.

Se vi certas pri tio ke la munto-punktoj estas ĝustaj, klaku sur Sekva, kaj elektu ĉu vi nur volas formati la partigo(j)n kiu(j)n sugestas DrakX-o aŭ pli da ili.