Bv. elekti la uzotan lingvon
Selektu vian preferatan lingvon unue per la disfaldo de via kontinenta
listo. Magejo uzos ĉi tiun selekton dum la
instalado kaj por la instalita sistemo.
Se vi bezonas instali en via sistemo plurajn lingvojn por vi aŭ aliaj
uzuloj, tiam vi devas utiligi la butonon Multaj lingvoj (Multiple
languages) por aldoni ilin nun. Estos malfacile aldoni plian
lingvan eltenon post la instalo.
Se vi elektas pli ol unu lingvon, vi devas selekti unu el ili kiel vian
preferatan lingvon en la komenca lingva ekrano. Ĝi markiĝos ankaŭ en la
plurlingva ekrano .
Se via klavara lingvo ne estas la sama kiel via preferata lingvo, tiam estas
rekomendinde instali la lingvon de via klavaro ankaŭ.
Mageia uses UTF-8 (Unicode) support by default.
Ĉi tio povas esti malŝaltita en la plurlingva ekrano se vi certas pri tio ke
ĝi estas neadekvata por via lingvo. Malŝalti unikodon havos konsekvencojn
sur ĉiuj instalitaj lingvoj.
Vi povas ŝanĝi la lingvon de via sistemo post la instalo per la Kontrolilo
de Magejo -> Sistemo -> Agordi skrib-sistemojn.