KlavaroDrakX selektas adekvatan klavaron por via lingvo. Se ne estas disponebla ĝi
aŭtomate elektos usonan klavaron.Estu certa pri tio ke la selekto estas ĝusta aŭ elektu male alian
klavaron. Se vi ne scias kiun klavaron vi havas rigardu la specifojn kiuj
venas kun via sistemo aŭ demandu al la vendisto. Eble estas etikedo sur la
klavaro kiu identigas ĝin. Vi ankaŭ povas rigardi ĉi tie: eo.wikipedia.org/wiki/KlavarfasonoSe via klavaro ne estas en la montrita listo klaku sur la butono
Pli (Plu) por aliri etenditan liston kaj selektu vian
klavaron tie.Post elekti klavaron per la butono Pli (Plu) , vi
revenos al la unua priklavara ekrano sed povos ŝajni kvazaŭ klavaro de tiu
ekrano estas elektita. Vi povas sentime ignori tiun anomalion kaj daŭrigi la
instaladon: Via klavaro estas tiu kiun vi elektis per la etendita listo.Se vi elektis klavaron nebazitan sur latinaj literoj, vi vidos aldonan
ekranon demandantan kiel vi ŝatus ŝanĝi inter latinaj kaj nelatinaj klavaroj