Instalado/ĝisdatigo
Instalado
Uzu tiun elekton por freŝa instalado de Magejo .
Ĝisdatigu
Se vi havas unu aŭ pliajn ekzistantajn instalojn de
Magejo en via sistemo, la instalilo ebligos vin
ĝisdatigi unu el ili al la plej lasta versio.
Se iam dum la instalado vi decidas haltigi ĝin, eblas reŝarĝi la komputilon,
sed bv. pripensi tion dufoje antaŭe. Post la strukturado de subdisko aŭ
post la ekinstalo de ĝisdatigo via komputilo ne plu restos egale, reŝarĝi
ĝin povus igi vian sistemon neuzebla. Se malgraŭ tio vi estas certa pri tio
ke vi volas reŝarĝi, malfermu teksto-terminalon premante la tri klavojn
Alt Ctrl F2 samtempe. Post tio, premu Alt
Ctrl Delete samtempe por reŝarĝi.
Se vi rimarkas ke vi forgesis selekti aldonan lingvon, vi povas reveni el la
ekrano "Instalado/ĝisdatigo" al la ekrano por lingva elekto per la premo de
Alt Ctrl Home. Ne faru tion poste
en la instalo.