Diversaj parametroj
DrakX faris inteligentajn antaŭelektojn por la konfiguro de via sistemo
dependante de tio kion vi elektis kaj la aparataro kiun ĝi mem eltrovis. Vi
povas kontroli la konfigurojn ĉi tie kaj ŝanĝi ilin se vi volas klakante sur
Konfiguru.
Sistemaj parametroj
Horzono
DrakX elektis tempo-zonon por vi, dependante de via preferata lingvo. Vi
povas ŝanĝi ĝin se bezonate. Vidu ankaŭ
Lando
Se vi ne troviĝas en la selektita lando, estas tre grave ke vi korektu ĝin.
Vidu
Startŝarĝilo
DrakX faris bonajn elektojn por la konfiguro de la sistema ŝarĝilo.
Ŝanĝu nenion se vi ne scias kiel konfiguri Grub kaj/aŭ Lilo
Por plia informo vidu
Uzula administrado (User management)
Vi povas aldoni pliajn uzulojn ĉi tie. Ĉiuj havos sian propran dosierujon
/home.
Servoj:
Sistemaj servoj celas tiujn malgrandajn programojn funkciantajn fone
(demonoj). Ĉi tiu ilo ebligos vin aktivigi aŭ malaktivigi diversajn taskojn.
Vi devus kontroli zorgeme antaŭ ol ŝanĝi ion ĉi tie - eraro povus okazigi ke
via komputilo ne funkciu ĝuste.
For more information, see
Aparatar-parametroj
Klavaro:
Ĉi tie vi konfiguras aŭ ŝanĝas vian klavar-agordon kiu dependas de via
lando, lingvo aŭ klavar-speco.
Muso:
Ĉi tie vi povas aldoni aŭ konfiguri aliajn indikajn aparatojn, tabuletojn,
mov-globojn, ktp.
Son-karto :
Ĉi tiu sekcio ebligas vin agordi vian son-karton. En la plimulto el okazoj
la selektitaj elektoj funkcios en via komputilo.
Grafika interfaco:
Ĉi tiu sekcio ebligas vin konfiguri vian grafik-karto(j)n kaj montrilo(j)n.
Por plia informo vidu .
Retaj parametroj
Reto:
Vi povas konfiguri vian reton ĉi tie, sed por ret-kartoj utiligantaj
neliberajn pelilojn estas plibone fari tion post la reŝarĝo de la sistemo
per Mageja Konfigurilo . Por tio vi devos
aktivigi la neliberajn deponejojn.
Kiam vi aldonas ret-karton ne forgesu konfiguri vian fajronŝirmilon por ke
ĝi kontrolu ankaŭ tiun ret-interfacon.
Prokuraj serviloj:
Prokura servilo funkcias kiel peranto inter via komputilo kaj interreto. Ĉi
tiu sekcio ebligas vin konfiguri vian komputilon por utiligi prokuran
servon.
Eble vi devas konsulti vian ret-mastrumanton por scii la parametrojn kiujn
vi devas enigi ĉi tie
Sekureco
Sekurec-nivelo :
Ĉi tie vi starigas la sekurec-nivelon por via komputilo, en la plimulto el
okazoj la defaŭlta konfiguro estas adekvata por ĝenerala uzo.
Aktivigu la elekton pli adekvatan laŭ viaj bezonoj.
Fajroŝirmilo (Fajromuro):
Fajroŝirmilo celas esti bariero inter viaj gravaj datumoj kaj la friponoj en
la reto kiuj volas kompromiti aŭ forŝteli ilin.
Elektu la servojn kiuj devas havi aliron al via sistemo. Viaj elektoj
dependos de tio por kio vi utiligas la komputilon.
Rimarku ke ebligi ĉion (sen fajroŝirmilo) povas esti tre riska.