DrakX, la instalilo de MagejoSe vi estas nova aŭ nesperta uzulo de GNU/Linukso, la instalilo de Magejo
estas desegnita por igi vian instaladon aŭ ĝisdatigon tiel facila kiel eble.La komenca menua ekrano havas plurajn elektojn, tamen defaŭlte lanĉiĝos la
mageja instalilo, kiu kutime havos ĉion kion oni bezonas.Se okazus problemoj dum la instalado, tiam povus esti necese uzi specialajn
instalajn elektojn, vidu .La instal-paŝojLa instal-procezo dividiĝas en serio da paŝoj, kiuj povas esti sekvataj per
la flanka panelo de la ekrano.Ĉiu paŝo havas unu aŭ pliajn ekranojn kiuj povas ankaŭ havi
Progresintan butonon kun aldonaj sed malofte
bezonataj elektoj.La plimulto el ekranoj havas butonon pri Helpo
havigantan pliajn karigojn pri tiu paŝo.Se iam dum la instalado vi decidas haltigi ĝin, eblas reŝarĝi la komputilon,
sed bv. pripensi tion dufoje antaŭe. Post la formatigo de partigo aŭ post
la ekinstalo de ĝisdatigo via komputilo ne plu restos egale, reŝarĝi ĝin
povus igi vian sistemon neuzebla. Se malgraŭ tio vi estas certa pri tio ke
vi volas reŝarĝi, malfermu teksto-terminalon premante la tri klavojn
Alt Ctrl F2 samtempe. Post tio, premu Alt
Ctrl Delete samtempe por reŝarĝi.Instal-elektojSe la instalo malsukcesas tiam povas esti necese provi denove kaj uzi unu el
la aldonaj elektoj aperontaj per la premo de la klavo F1 (Helpo), vidu Ĉi tio malfermos la jenan teksto-bazitan helpon.Instal-problemoj kaj eblaj solvojSen grafika interfacoPost la komenca ekrano vi eble ne alvenos al la ekrano pri
lingvo-selekto. Ĉi tio povas okazi kun kelkaj grafik-kartoj kaj malnovaj
maŝinoj. Provu utiligi malaltan rezolucion per la tajpo de "vgalo" en la
komand-linio.Se la aparataro estas tre malnova, grafika instalo povas esti neebla. Ĉikaze
povas esti rekomendinde provi teksto-bazitan instalon. Por tio premu la
klavon ESC en la unua bonveniga ekrano kaj konfirmu per ENTER. Tiam aperos
nigra ekrano kun la vorto "boot:". Tajpu "text" kaj premu ENTER. Nun
daŭrigu la instaladon tekste. Instal-paneojSe la sistemo ŝajnas panei dum la instalo, tio povas esti pro
aparatar-detekta problemo. Ĉikaze la aŭtomata detektado de aparatoj povas
esti prokrastita. Por provi tion tajpu noauto en la
komando-linio. Ĉi tiu elekto povas ankaŭ esti miksita kun la antaŭa se estas
necese.Kernaj elektojIli estos malofte necesaj, sed en kelkaj kazoj la aparataro povas kalkuli la
disponeblan ĉefmemoron malĝuste. Por konkretigi ĝin permane vi povas utiligi
la parametron mem=xxxM, kie xxx estas la ĝusta kvanto da ĉefmemoro. Ekzemple
"mem=256M" specifus 256MB-ojn el ĉefmemoro.