Agordi subdiskon per DiskDrake
Se vi volas utiligi ĉifradon en via subdisko / vi devas
havi apartan subdiskon /boot. La ĉifrada elekto por la
subdisko /boot ne devas esti selektita, alie via sistemo
ne startos.
Agordu via(j)n disko(j)n ĉi tie. Vi povas forigi aŭ krei subdiskojn, ŝanĝi
la dosiersistemon de subdisko aŭ ŝanĝi ĝian grandon kaj eĉ vidi kio estas en
ĝi antaŭ ol komenci.
Estas langeto por ĉiu trovita fiksita disko aŭ alispeca stor-aparato kiel
USB-ŝlosilo. Ekzemple sda, sdb kaj sdc se estas tri.
Premu Forviŝu ĉion por forigi ĉiujn subdiskojn en la
elektita stor-aparato
Por aliaj agoj: klaku sur la dezirata subdisko unue. Tiam vi povos vidi ĝin,
elekti dosiersistemon kaj surmetingon, ŝanĝi ĝian grandon aŭ forigi ĝin.
Daŭrigu ĝis kiam vi agordos ĉion laŭ via deziro.
Klaku sur Finata kiam vi estos preta.