Konfiguri X, grafik-karton kaj monitoron
Ne gravas kiun grafikan medion (ankaŭ konata kiel labortabla medio) vi
elektis por ĉi tiu instalo de Magejo, ili ĉiuj
baziĝas sur grafika uzula interfaco nomita X Window
System, aŭ simple X. Do cele al bona funkciado
de KDE, GNOME, LXDE
aŭ iu alia grafika medio, la jena konfiguro de X devas
esti ĝusta. Elektu la ĝustan konfiguron se vi rimarkas ke
DrakX ne elektis konfiguron aŭ vi pensas ke tiu
elekto estas malĝusta.
Grafik-karto : Elektu vian
karton en la listo se bezonate.
Ekrano: Vi povas elekti
"Plug'n Play" siakaze aŭ elekti vian monitoron en la
Vendista aŭ Ĝenerala listo. Elektu
Akomodata se vi preferas permane starigi la
horizontalan kaj vertikalan refreŝ-datumon de via monitoro.
Malĝustaj refreŝ-datumoj povas damaĝi vian monitoron
Distingivo: Starigu la deziratan
distingivon kaj kolorprofundon de via monitoro ĉi tie.
Testo: La testo-butono ne ĉiam
aperas dum la instalo. Se la butono estas tie, vi povas testi vian
konfiguron premante ĝin. Se vi vidas demandon demandantan vin ĉu via
konfiguro ĝustas, vi povas respondi "jes" kaj la konfiguro estos
konservita. Se vi vidas nenion vi revenos al konfigur-ekrano kaj povos
rekonfiguri ĉion ĝis kiam la testo sukcesos. Certiĝu pri tio ke
via konfiguro estas ĝusta se la testo-butono ne estas disponebla
Opcioj: Ĉi tie vi povas aktvigi
aŭ malaktivigi kelkajn elektojn.