Elekti surmetingojn
Ĉi tie vi vidas la linuksajn subdiskojn kiuj estis trovitaj en via
komputilo. Se vi ne akordas kun la sugestoj de
DrakX vi povas ŝanĝi la surmetingojn.
Se vi ŝanĝas ion, certiĝu pri tio ke vi daŭre havas /
(radikan) subdiskon.
Ĉiu subdisko estas montrita tiel: "Aparato" ("Kapablo", "Surmetingo",
"Speco").
"Aparato", konsistas el: "fiksita disko", ["fiksita diska litero"],
"subdiska nombro" (ekzemple, "sda5").
Se vi havas multajn subdiskojn, vi povas elekti multajn malsamajn
surmetingojn per la faldebla menuo, kiel /,
/home kaj /var. Vi povas ankaŭ fari
viajn proprajn surmetingojn kiel /video por subdisko kie
vi volas konservi viajn filmojn, aŭ /cauldron-home por la
/home subdisko de kaldrona instalo.
En kazoj de subdiskoj al kiuj vi ne volas aliri vi povas lasi la surmetingan
kampon malplena.
Klaku sur Antaŭa se vi ne scias kion elekti, kaj tiam
aktivigu Agordi subdiskon. En la aperonta ekrano, vi
povas klaki sur konkreta subdisko por vidi ĝian specon kaj grandon.
Se vi certas pri tio ke la surmetingoj estas ĝustaj, klaku sur
Sekvanta, kaj elektu ĉu vi nur volas strukturi la
subdisko(j)n kiu(j)n sugestas DrakX aŭ pli da ili.