Uzula kaj superuzula administrado
Kreo de mastrumanta pasvorto (Set administrator (root) password):
Estas konsilinde por ĉiuj instaloj de Magejo krei
superuzulan pasvorton, kutime nomita la mastrumanta (root)
pasvorto en Linukso. Kiam vi tajpos pasvorton en la supra skatolo
ĝia koloro ŝanĝiĝos el ruĝa al flava kaj verda dependante de la forto de la
pasvorto. Verda kampo signifas ke vi estas uzanta fortan pasvorton. Vi devas
retajpi la saman pasvorton en la plisuba skatolo, tio certigos ke vi ne
mistajpis la unuan pasvorton dank'al komparo inter ambaŭ.
En ĉiuj pasvortoj diferenciĝas inter majuskloj kaj minuskloj, estas pli bone
utiligi miksaĵon de literoj (majusklaj kaj minusklaj), nombroj kaj aliaj
karaktroj en pasvorto.
Enigo de uzulo (Enter a user)
Aldonu uzulon ĉi tie. Uzulo havas malpli da rajtoj ol la superuzulo (root),
sed sufiĉajn por retumi, utiligi oficej-programojn aŭ ludi komputil-ludojn
kaj por io ajn kion la averaĝa uzulo faras perkomputile
Piktogramo: se vi klakas sur ĉi tiu butono vi ŝanĝos
la uzulan ikonon.
Vera nomo: Metu la uzulan realan nomon en ĉi tiu teksta
skatolo.
Saluta nomo (login name): Ĉi tie eniru la uzulan
salutan nomon aŭ lasu ke drakx-o utiligu version de la uzula vera
nomo. La saluta nomo diferencigas inter majuskloj kaj
minuskloj.
Pasvorto: En ĉi tiu teksta skatolo vi devus tajpi la
uzulan pasvorton. Estas kampo je la fino de la teksto-skatolo indikanta la
forton de la pasvorto. (Vidu ankaŭ )
Pasvorto (denove): Retajpu la uzulan pasvorton en ĉi
tiu teksta skatolo kaj darkx kontrolos ĉu la pasvorto estas la sama en ĉiuj
uzulaj pasvortaj teksto-skatoloj.
Any user you add while installing Mageia, will have a world readable (but
write protected) home directory.
However, while using your new install, any user you add in MCC -
System - Manage users on system will have a home directory that
is both read and write protected.
If you don't want a world readable home directory for anyone, it is advised
to only add a temporary user now and to add the real one(s) after reboot.
If you prefer world readable home directories, you might want to add all
extra needed users in the Configuration - Summary step
during the install. Choose User management.
The access permissions can also be changed after the install.
Sperta uzulo-administrado
Se la Progresinta butono estas klakita aperos ekrano
ebliganta eldoni la konfiguron de la aldonata uzulo. Krome, vi povas
aktivigi aŭ malaktivigi gastan konton.
Ĉio konservita de gasto uzanta defaŭltan rbash-an
gastan konton en la dosierujo /home estos forigita post la elsaluto. La
gasto devus konservi gravajn dosierojn en USB-ŝlosilo.
Aktivigi gastan konton (Enable guest account): Ĉi tie
vi povas aktivigi aŭ malaktivigi gastan konton. Gasta konto ebligos gaston
ensaluti kaj uzi la komputilon, sed ĝi havas pli da limigoj ol tiu de
normalaj uzuloj.
Ŝelo: Ĉi tio vidigos liston ebligantan ŝanĝi la
"shell"-on uzatan de la uzulo aldonita en la antaŭa ekrano. Oni povas elekti
Bash-on, Dash-on kaj Sh-on
Uzula ID: Ĉi tie vi povas starigi uzulan identigilon
por la uzulo aldonita en la antaŭa ekrano. La identigilo estas nombro. Lasu
ĝin malplena se vi ne scias kion fari.
Grupa ID: Ĉi tio ebligas vin starigi grupan
identigilon. Ankaŭ temas pri nombro, kutime la sama kiel tiu de la
uzulo. Lasu ĝin malplena se vi ne scias kion fari.