Grafika medio Depende de viaj elektoj ĉi tie, povos aperi aliaj agordaj ekranoj. Post la selekto-paŝo(j), vi vidos glitan ekranon dum la pakaĵ-instalo. La glitado povas esti malaktivigita premante la butonon Detaloj Elektu ĉu vi preferas uzi la labortablajn mediojn KDE-onGnome-on. Ambaŭ venas kun kompleta aro da utilaj aplikaĵoj kaj iloj. Aktivigu Agordi se vi volas utiligi unu aŭ ambaŭ, aŭ se vi volas personigi la defaŭltajn program-elektojn de tiuj labortablaj medioj. La labortablo LXDE-o estas pli malpeza ol la du antaŭaj. Ĝi havas malpli da grafikaj uzulaj interfacoj kaj pakaĵoj instalitaj defaŭlte.