Se vi ne faris jam bv. legi the section called “Lanĉilaj ĉefaj elektoj” unue.
GRUB2-a bazita sistemo povas esti aldonata al Mageja lanĉilo jene:
Lanĉu la sistemon aldonotan. Por identigi la GRUB2-an version lanĉu la jenan komandon per terminalo:
Se la rezulto estas "GNU GRUB version 0.97" (probable kun aldonaĵo), tiam ĝi uzas GRUB-on (ankaŭ nomata GRUB legacy), ne GRUB2-on kaj do via sistemo devus esti identigita senprobleme fare de Magejo dum la instalo kaj aldonita aŭtomate al la menuo.
Se la rezulto estas (GRUB) 1.98 or 1.99 or 2.xx, tiam ĝi uzas GRUB2-on.
Notu la version kaj enigu ĉi tiun komandon por identigi la radikan partigon:
Nun kontrolu ĉu la dosierujo /boot estas en la sama partigo enigante la jenan komandon:
df -h
/boot |(read; awk '{print $1; exit}')
Se la partigo /boot estas malsama al tiu radika tiam notu tion kaj uzu la partigon /boot en la linio "root" kiam vi eldonos la dosieron menu.lst.
En via nova funkcianta Mageja sistemo, malfermu terminalon kaj kiel mastrumanto eldonu la dosieron /boot/grub/menu.lst tiumaniere:
Por malfermi la dosieron per tekstotraktilo uzu:
(anstataŭigu "kwrite"-on per "gedit"-o se vi estas uzanta Gnome)
Aldonu la jenan enigon por via (ekzemple Ubuntuo) sistemo, probable kiel dua elekto. La loko en kiu ĝi aperas en la menuo dependas de la pozicio en la dosiero:
Se la versio de GRUB2-o estas 2.xx tiam ŝanĝu la lastan linion al :
kernel
/boot/grub/i386-pc/core.img
Se vi bezonis
uzi "grub2-install" plifrue tiam ŝanĝu "grub"
al "grub2"
en la lasta linio.
Se /boot estis
en aparta partigo, tiam forigu "/boot"
el la lasta
linio.
Konservu la dosieron kaj reŝarĝu la sistemon. Vi devus vidi vian "Ubuntu"-an aldonaĵon en la menuo kaj ĝi devus esti lanĉebla.
Se vi ankoraŭ ne legis la ĝeneralan parton pri la uzo de ekzistanta lanĉilo, faru tion nun. Vidu the section called “Uzi ekzistantan lanĉilon”