DrakX-o selektas adekvatan klavaron por via lingvo. Se ne estas disponebla ĝi aŭtomate elektos usonan klavaron.
Estu certa pri tio ke la selekto estas ĝusta aŭ elektu male alian klavaron. Se vi ne scias kiun klavaron vi havas rigardu la specifojn kiuj venas kun via sistemo aŭ demandu al la vendisto. Eble estas etikedo sur la klavaro kiu identigas ĝin. Vi ankaŭ povas rigardi ĉi tie: eo.wikipedia.org/wiki/Klavarfasono
Se via klavaro ne estas en la montrita listo klaku sur la butono por aliri etenditan liston kaj selektu vian klavaron tie.
Se vi elektis klavaron nebazitan sur latinaj literoj, vi vidos aldonan ekranon demandantan kiel vi ŝatus ŝanĝi inter latinaj kaj nelatinaj klavaroj