Konfiguri X, grafik-karton kaj monitoron

Ne gravas kiun grafikan medion (ankaŭ konata kiel labortabla medio) vi elektis por ĉi tiu instalo de Magejo, ili ĉiuj baziĝas sur grafika uzula interfaco nomita X Window System, aŭ simple X. Do cele al bona funkciado de KDE, GNOME, LXDE aŭ iu alia grafika medio, la jena konfiguro de X devas esti ĝusta. Elektu la ĝustan konfiguron se vi rimarkas ke DrakX ne elektis konfiguron aŭ vi pensas ke tiu elekto estas malĝusta.