Elekti surmetingojn

Ĉi tie vi vidas la linuksajn subdiskojn kiuj estis trovitaj en via komputilo. Se vi ne akordas kun la sugestoj de DrakX vi povas ŝanĝi la surmetingojn.

[Rimarko]

Se vi ŝanĝas ion, certiĝu pri tio ke vi daŭre havas / (radikan) subdiskon.

[Averto]

Klaku sur Antaŭa se vi ne scias kion elekti, kaj tiam aktivigu Agordi subdiskon. En la aperonta ekrano, vi povas klaki sur konkreta subdisko por vidi ĝian specon kaj grandon.

Se vi certas pri tio ke la surmetingoj estas ĝustaj, klaku sur Sekvanta, kaj elektu ĉu vi nur volas strukturi la subdisko(j)n kiu(j)n sugestas DrakX aŭ pli da ili.