Estas konsilinde por ĉiuj instaloj de Magejo krei superuzulan pasvorton, kutime nomita la mastrumanta (root) pasvorto en Linukso. Kiam vi tajpos pasvorton en la supra skatolo ĝia koloro ŝanĝiĝos el ruĝa al flava kaj verda dependante de la forton de la pasvorto. Verda kampo signifas ke vi estas uzanta fortan pasvorton. Vi devas retajpi la saman pasvorton en la plisuba skatolo, tio certigos ke vi ne mistajpis la unuan pasvorton per komparo inter ambaŭ.
Aldonu uzulon ĉi tie. Uzulo havas malpli da rajtoj ol la superuzulo (root), sed sufiĉajn por retumi, utiligi oficej-programojn aŭ ludi komputil-ludojn kaj por io ajn kion la averaĝa uzulo faras perkomputile
: se vi klakas sur ĉi tiu butono vi ŝanĝos la uzulan ikonon.
Reala Nomo: Metu la uzulan realan nomon en ĉi tiu teksta skatolo.
Saluta Nomo: Ĉi tie eniru la uzulan salutan nomon aŭ lasu ke drakx utiligu version de la uzula reala nomo. La saluta nomo diferencigas inter majuskloj kaj minuskloj.
Pasvorto: En ĉi tiu teksta skatolo vi devus tajpi la uzulan pasvorton. Estas kampo je la fino de la teksto-skatolo indikanta la forton de la pasvorto. (Vidu ankaŭ Note)
Pasvorto (denove): Retajpu la uzulan pasvorton en ĉi tiu teksta skatolo kaj darkx kontrolos ĉu la pasvorto estas la sama en ĉiuj uzulaj pasvortaj teksto-skatoloj.
Se la
butono estas klakita aperos ekrano ebliganta eldoni la konfiguron de la aldonata uzulo. Krome, vi povas aktivigi aŭ malaktivigi gastan konton.Warning | |
---|---|
Ĉio konservita de gasto uzanta defaŭltan rbash-an gastan konton en la dosierujo /home estos forigita post la elsaluto. La gasto devus konservi gravajn dosierojn en USB-ŝlosilo. |
Aktivigi gastan konton: Ĉi tie vi povas aktivigi aŭ malaktivigi gastan konton. Gasta konto ebligos gaston ensaluti kaj uzi la komputilon, sed ĝi havas pli da limigoj ol tiu de normalaj uzuloj.
Shell: Ĉi tio vidigos liston ebligantan ŝanĝi la "shell"-on uzatan de la uzulo aldonita en la antaŭa ekrano. Oni povas elekti Bash-on, Dash-on kaj Sh-on
Uzula Identigilo: Ĉi tie vi povas starigi uzulan identigilon por la uzulo aldonita en la antaŭa ekrano. La identigilo estas nombro. Lasu ĝin malplena se vi ne scias kion fari.
Grupa Identigilo: Ĉi tio ebligas vin starigi grupan identigilon. Ankaŭ temas pri nombro, kutime la sama kiel tiu de la uzulo. Lasu ĝin malplena se vi ne scias kion fari.